BET-44

 

Mājās

BALTIAJ

ESPERANTO-TAGOJ

 

LATVIO

 

    05.-12.07.2008   

Informilo N-ro. 1

 

 

Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni BET-44 - Baltiajn Esperanto-Tagojn – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, aranĝon kiu havas jam preskaŭ 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

 

Tempo: BET-44 funkcios de la 5a ĝis la 12a de julio 2008

 

Loko: BET-44 okazos en Ventspils – la plej prospera urbo de Latvio, populara turisma centro kaj unu el la plej grandas havenoj de Baltia maro. Ventspils situas 189 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en Baltian maron. Areo de Ventspils estas 55,4 km2, el kiuj 38% okupas arbaroj, parkoj kaj akvo. Laŭ la kvanto de  loĝantaro (preskaŭ 44 000) ĝi estas la sesa laŭ grandeco urbo de Latvio.

Ventspils estas unu el la plej antikvaj urboj de nia lando – la unuan fojon ĝi estis menciita en historiaj dokumentoj en 1290. La urbo fieras kun sia kastelo de Livonia ordeno – unu el la plej antikvaj mezepokaj fortikaĵoj de Latvio. En la kastelo nun situas muzeo kun la sola en Baltio digitala ekspozicio “La viva historio”.

Oni rekomendas viziti ankaŭ la Ĉemaran liberaeran muzeon kun etŝpura fervojo, plaĝon de “Blua flago”, akvaparkon “Ventspils” k.a.

La urbo estas fama kun siaj prizorgitaj parkoj, pavimitaj placoj, promenstratoj laŭ rivero Venta kaj Suda havendigo.

Partoprenantoj de BET-44 havos eblecon partopreni en distraj kaj amuzaj aranĝoj de la urbo, ripozi ĉe maro, veturi per jaĥtoj kaj ŝipetoj.

Urbon povas atingi per busoj el Rigo, Liepāja kaj aliaj grandaj urboj de Latvio. Al Ventspils per pramo eblas veni el Rostock (Germanio), Nynäshamn kaj Karlshamn (Svedio) kaj Saaremaa (Estonio).

BET-ejo situos en urbocentro.

 

Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

 

 

 

 

Aliĝkotizo: en latoj (Ls):

 a/ ĝis la 31.12.2007, b/ ĝis la 31.03.2008,  c/ poste kaj surloke

                                                                                   a             b             c

Latvio, Litovio, Estonio                                7 Ls     12 Ls      17 Ls

Ekssocialismaj landoj                                  10 Ls     15 Ls      20 Ls

Okcidentaj kaj ceteraj landoj                       15 Ls     20 Ls      30 Ls

 

Infanoj ĝis15-jaroj aliĝkotizon ne pagas. Lernantoj, studentoj, handikapuloj pagas 50% de la kotizo.

Proksimuma kurzo: 1 Ls = 1,42 EUR = 1,94 USD

                                1 EUR = 0,7 Ls, 1 USD = 0,51 Ls

 

Loĝado: ekzistas diversaj loĝeblecoj:

1)     po 4-6 Ls diurne por persono en kelklita (2-7) ĉambro en hosteloj en centro de urbo, necesejo kaj duŝejo en koridoro;

2)     po 6-7 Ls diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de Ventspils altlernejo, necesejo kaj duŝejo por du apudaj ĉambroj;

3)     ekde 15 Ls-120 Ls en diversnivelaj hoteloj de la urbo;

4)     estas ebleco noktumi en kampadejo:

a)     en 4-5 litaj dometoj (15-28 Ls por dometo),

b)    1,5 Ls por loko en tendo.

 

Aliĝo: plenigitan aliĝilon sendu al:

          Latvia Esperanto-Asocio

                   p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

              Eblas aliĝi rete: margarita.zelve@gmail.com

              Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝilojn povas ricevi de Latvia Esperanto-                   Asocio poŝte aŭ rete. Oni rajtas aliĝilojn kopii laŭbezone.

 

Pageblecoj:

1) sendi poŝte al Latvia Esperanto-Asocio (al kasistino Aina Januševska)

    kun 10% alpago por poŝtaj operacioj;

2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko:

    por BET-44);

3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero;

4) pagi per kontanta mono al kasistino de BET.

Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).

 

Kontakteblecoj:

1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio,  p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio

          2)  rete: margarita.zelve@gmail.com

          3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)

                             + 371 67383461, + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)

http://www.ltn.lv/~esperw/BET-44_aligxilo

 

 

BONVENON AL LATVIO!

Organiza komitato